2006:
Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj
Afriko
Ameriko
Australio/ Ozeanio
Azio
Europo
Verdaj Partioj: (mll: VP.)
Aktualaj novajxoj trovigxas sur la pagxoj de la nova Aveno #31
La Tutmondajn Verdajn Partiojn vi trovos i.a. sub:
Global Greens
Bonvole trovi la landajn ligojn sub Ligoj al Verdaj Partioj; la euxropajn
V.P. vi trovos pere de EFVP kaj iam rekte sur la kontinenta sub-pagxo.
Nia TTT-ejo nun ligas al multaj verdaj partioj kaj kontinentaj
federacioj, uzante subpagxojn; en kelkaj landoj partio ne
ekzistas, sed verda NRO.
Entute la Verdaj Partioj (kelkaj havas alian nomon) sukcesis;
tamen, je malmultaj reduktigxis la nombro da parlamentanoj. La
nombro da ministroj altigxis (vidu ekz-e la raporton pri la
Euxropa Kongreso).
Partopreni en registaro kiel en Belgio, Finnlando kaj Germanio
montris malfacilajxojn. Cxu ni gratulu al la Vihreä Liitto, ke
ili forlasis la registaron en finnlando - cxar la majoritato
decidis konstrui plian atomcentralon ? Ni esperu, ke ilia decido
estis sagxa.
En Germanio felicxe ni ne havis tiun decidon, sed similan:
rilate la subteno de militoj en Kosovo kaj Afganio. Kelkaj
pacifistoj forlasis la partion pro tio. La mondo ja toleras
multajn malbonajn situaciojn sen subteni la subprematan parton
per milito.
Afriko
En Marto 2002 okazis la 2-a Kongreso de la Federacio de Afrikaj
Ekologiaj Partioj en Dakar. La Verda Movado igxis pli kaj pli
politike, ekz-e la Green Belt Movement kun Wangari Mathai. Tri
Verduloj jam estas ministroj: Abubacar Djalo ( Guinea-Bissau,
defendo kaj konfliktreduktado), Sylvio Michel (Mauritius,
fisxistoj), Ram Ouedraogo (Burkina Faso, pri nacia repacigxo).
Pro la kolonia historio oni uzas aux la francan aux la anglan en
plej grandaj partoj de la nearaba parto de Afriko. La kongreso
klopodis balancigi siajn klopodojn kaj financajn rimedojn; trovi
"unu vocxon" (en la rekta lingvistika senco kaj en la enhava
senco) por partopreni en la pinto-konferenco Rio+10 en
Johannesburg.
(Catherine Grèze en Update 2002/2)
Do, ni povus proponi ankaux al ili uzi Esperanton.
Ameriko
2004-Auxgusto: Verdaj kadidato kaj vic-kandidato por usona prezidenteco
David Cobb kaj Pat LaMarche estos elekteblaj en almenaux 40 usonaj sxtatoj.
Ili protestis kontraux la taktikoj de la demokratoj eljxeti la sendependan
kandidaton Ralph Nader (kiu kandidatigxis lastan fojon por la Verda Partio).
Rilate Irako:
Verduloj volas hejmen-veturigi la usonajn trupojn, cxar cxiutage mortas soldatoj
kaj pli da senkulpaj civitanoj tie. La alternativo de la Verda Partio estas:
ekstera politiko bazita sur internacia kunlaboro, diplomatio kaj protekto de
la Homaj Rajtoj
The Green Party of the United States
2002: Usono: La VP. ricevis oficialan ("legal") statuson, do, la saman
kiel la du grandaj partioj. Elektitaj oficistoj estas jam 120.
Ili havas 200.000 membrojn kaj ili partoprenos je la Kongresaj
Balotoj.
Meksiko: La VP. forlasis la registaron de Fox, cxar gxi ne
komencis fari la promesitajn reformojn.
Mike Feinstein igxis urbestro de Santa Monica (... da
enlogxantoj), Kalifornio.
Australio/ Ozeanio
2004-Auxgusto: Senatano Kerry nettle protestis kontraux tio,
ke en la plena asambleo de la UN Auxstralio votis kontraux mocio
kiu postulas ke Israelo malkonstruu la Israelan Muron.
(update 2004/4) laux Jon Edwards
2004-Auxgusto: Parlamentanino Lee Rhiannon protestis kontraux la konstruado
de nova atom-reaktoro je Lucas Heights, NSW. Aparte pro tio, ke por gxi ne ekzistas
planoj kiel sen-zorgigi la radioaktivan rubajxon.
(update 2004/4) laux Cate Faehrmann
2002:
4,9%, du (+1) ge-senatanoj, Bob Brown (Tasmanio) kaj Kerry
Nettle (NSW). La Tasmania Verda Partio estis fondita 1972, kiel
unua verda partio de la mondo - Gratulon ! En sxia unua publika
letero Kerry nomis tri gravajn punktojn: Tutmondigxo, aparte sxi
menciis GATS (Tutmonda Konkordo pri la Komerco en la Servoj, en
2001 AVE tradukis dokumenton pri GxKKS en Esperanton); klimato
kaj forcejgasoj; respondeco rilate azilpetantoj.
Ili diskutas nun proponi ekologian imposton al uzado de fosiliaj
resursoj kaj samtempe redukti la imposton al la laboro. AVE 1999
publikigis dokumenton pri la sistemo de Ekologiaj Impostoj.
2004-09-27 (en): Australia Greens
Azio
2004: Cxinio: Verda Partio gxis nun ne ekzistas -
krome nur unu partio rajtas decidi ion (gxis nun).
En Hongkongo, kie validas iomete aliaj reguloj,
la demokratoj ricevis pli da segxoj en la Legxa Konsilio.
duonpagxa artikolo de Harald Maas en Badische Zeitung 2004-09-08 (de)
Eŭropo
2005-06-05: Rusaj ekologistoj fondas Verdan Partion
En Korolyov/ Moskvo: kelkaj elstaraj rusaj ekologistoj, inter ili Alexej
Yablokov (presidento, maljuna ekologisto) kaj Alexander Nikitin (eksa marista
kapitano, kiu informis pri dronigita nuklea rubo el atom-submarsxipoj, kaj tial
estis en malliberejo). La cxefaj punktoj de la programo rilatas al la defendo de
la ekologio, Homaj Rajtoj kaj sociala sekureco. Ili kunlaboras kun pluraj NRO-oj.
La rusa Verda Partio volas partopreni la parlamentajn elektojn en 2007. Laux mia
scia jam ekzistas Verda Partio en St. Peterburgo, sed neniam sukcesis kontakti
kun ili. Alia Verda Partio, agas kiel NRO en la regiono de Tjumen. Mi esperas, ke
la Verduloj trovas unu la alian kaj kunlaboros !
rusa Verda Partio (angle kaj ruse)
Kontakt-adreso en Sosnovy, proksime de St. Peterburgo
Bodrov, Sosnovy
2004-Februaro: fondigxis la Euxropa Verda Partio
Ekzistas pluraj trans-limaj kunlaboroj: ekz-e Heerlen Group
inter Belgio-Germanio kaj Nederlando. Jos van Dijk
2004-08: Belgio - Ecolo: Somera renkontigxo en bona etoso por diskuti la politikon:
Sabate okazis tie "Vilagxo de la Asocioj" - eble taugxa loko por interkonatigxi VP kun Esperanto.
2004-12: Bulgario - Verduloj aktivas surloke kaj kandidatigxas por la Bulgara nacia parlamento.
Dank' al s-ano Ivan Michev AVE havas rektan kuntakton kun ili.
2004-08: Finnlando:
Vihreä Liito decidis novan ampleksan programon por la EU.
Plejparto similas al la komuna Manifesto. Aparte interesas,
ke ili pledas por sido de EU en la konstanta Sekureco Konsilio de UN;
tio signifus, ke Britio kaj Francio rezignus pri iliaj sidoj.
Krome ili tre pledas por respekto de la Lingvaj Rajtoj de minoritataj lingvoj.
VL eldonis kelkajn afisxojn okaze de la baloto-kampanjo ankaux en Esperanto -
dank' la liverita traduko de la sloganoj de Walter Klag.
En la novan EP (2004) ili sendis unu MEP (10,4% de la vocxoj)
Jarmo sunnari
2002: Francio: Noel Mamere ricevis 5,25 % kiel kandidato al la
prezidento. Gxi estas sukceso por la partio, cxar gxi ankaux
ricevas sxtatan subtenon (ek de 5%); bedauxrinde la tri
"malgrandaj" ge-kandidatoj kauxzis tiel, ke poste ili devis
vocxdoni por la iom dekstra Chirac - por malhelpi la
nacionaliston Le Pen.
2002: Germanio: La VP. findiskutis bazan programon (valida gxis 2020)
kaj krome baloto-programon. Ambaux entenas frazon en sia
internacia parto pri la protekto de malgrandaj lingvoj, i.i.
ankaux pri regionlaj kaj krome pri supernacia(j) lingvoj (tio
povus esti Esperanto, kio devus esti pridiskutata - vidu la
raportojn).
La unua verda elektita cxefurbestro estas Dieter Salomon, kiu
bone sukcesis en Frejburgo (200.000 da enlogxantoj) kontraux la
kandidatino de CDU (kiu jam estas urbestro en malpli granda
urbo) - sxi faris grandan eraron, varbante por si, ke verda
urbestro ne sukcesos ricevi suficxe da mono por la urbo de la
federaci-landa registaro (CDU-a).
2004: Hispanio-Katalunio:
Iniciativo por Katalunaj Verduloj: nun estas membroj en la kataluna registaro;
aparte la virinoj klopodas atingi la samnivelan reprezentadon kiel la viroj.
Susanne Rieger
2002: Hungario: La komplika elekto-sistemo reduktas la sxancojn. VP.
kaj Verda Interdikto (?) trovigxas en koalicio Centro kiu gajnis
3,85%. Tio suficxas por eviti dekstran registaron.
2004: Jugoslavio - Serbio:
La diversaj verdaj grupoj en Serbio devus unuigxi -
alimaniere ili ne sukcesos en la parlamentaj balotoj komence de 2005.
Borisa Antonijevic
2002: Malta: En kvar komunumoj (kiuj egalas al 10% de la popolo de
Malta) Alternattiva Demokratika ricevis meze 5,7%; sed ne
suficxis por segxoj.
2002: Nederlando: Groen Links nun havas 432 (post 398) komunumaj
konsilistoj.
La iomete nacionalista kandidato Fortuyn, kiu alvenis kun nova
partio, estis mortpafita.
2002: Norvegio: VP. festas sian 15-jarigxon; nur malrapide sxangxigxas
la akcepto de verdaj vidpunktoj en N-o.
2002: Rumanio (FER): preparas la 4-an nacian kongreson en autuno.
Federatia Ecologista din Romania
2004: Pollando: VP. finfine ekzistas.
Bonvolu skribi al:
Marek Kryda
2002: Portugalio: Rugx-verda koalicio gajnis 6,97%, kio rezultis en 2
parlamentaj segxoj.
2002: Svisio: Kantono Vaud (21 el 180 segxoj); Philippe Bi‚ler
preskaux sukcesis (mankis 829 vocxoj) por la kantona registaro.
Kantono Bern (15 el 200 segxoj).
2002: Ukrainio: VP. malsukcesis en la naciaj elektoj, kiuj similis al
batalo. Tamen la Verduloj dauxrigos sian laboron por ekologia
kaj sociala socio.