AVE-Konsiloj: Kongresoj

AVE-Konsiloj: Ekologiaj Kongresoj

1997

Okaze de la AVE-kunsido ĉe la IJK en Assissi [Julio '97] estis diskutita:
La rolo de iu ajn verda grupo estas pliverdigi la vivon de ĝiaj anoj, kaj de la homoj kun kiuj la anoj vivas. Do rolo de AVE estas pliverdigi Esperantion. Esperantio ĉefe ekzistas ĉe kunvenoj, do ni fariĝis malgrandan liston de proponoj, por pliverdigi kunvenojn:

Pli-Verdigu la Kunvenon !! El la kunsido de AVE ĉe la IJK venis tiuj proponoj. Ni volis nek tro kritiki la organizintoj de la Assissi IJK, nek tro pligrandigi la grandan taskon de la Kroataj organizantoj. Ni simple faris iom da rimarkojn.

Vojaĝi

  • sendu al la ĉeestontoj mapon de la lokaj trajn- kaj aŭtobus-sistemoj
  • informu pri la rabatoj de la trajnoj;
    organizu kunveturado de diversaj lokaj regionoj;
    Ekz. Elektu kelkajn strategiajn punktojn [Milano, Koln, ...]
  • konsiliu homojn uzi prefere la trajnon ol la aviadilon;
  • laboru kun taŭgaj grupoj ekz. AVE, BEM [pri biciklokaravano], naciaj asocioj.

    Papero

  • uzu senplastajn kartojn kaj snurojn kiel nomŝildoj
  • se vi uzas plastaĵojn, metu ujon por kolekti ilin je la fino, kaj reutiligu ilin
  • uzu reutiligitan paperon, se ne eblas, almenaŭ paperon senklorofaritan

    Rubaĵo

  • disdonu diversajn rubujojn por faciligi la reutiligadon

    Manĝaĵo

  • diskutu kun la gastejo pri la plia uzado de manĝaĵoj el la loka regiono [por malpligrandigi la transportefikojn]
  • ofte [ekz ĉe Assissi] vegetarana manĝaĵo estas malplikosta. Se jes, donu rabatojn al la vegetaranoj.

    Laborbrigadoj

  • se laborbrigado okazos antaŭ aŭ post la kunveno, eble ĝi povos havi verdan temon.

    Laboru kaj diskutu kun helpemaj organizoj:

  • AVE la Asocio de Verdaj Esperantistoj
  • la Esperanta Asocio de Vegeteranoj
  • BEM [pri biciklokaravano]

    Fakte, la tuta Kongreso IJK'97 havis iom verdan temon 'Homoj, ĉu sub aŭ parto de Naturo', do ni ĉiuj diskutis pri verdaj aferoj kun tiuj homoj, kiuj ne ĉeestis la AVE kunsido.

    (Raporto de Krayg)


    [Dokumentoj]
    Dokumentoj
    [KOMENCO]
    Enir-pagho