AVE-Konsiloj: Ekologiaj Kongresoj
Okaze de la AVE-kunsido cxe la IJK en Assissi [Julio '97]
estis diskutita:
La rolo de iu ajn verda grupo estas pliverdigi la vivon de gxiaj anoj,
kaj de la homoj kun kiuj la anoj vivas. Do rolo de AVE estas pliverdigi
Esperantion. Esperantio cxefe ekzistas cxe kunvenoj, do ni farigxis
malgrandan liston de proponoj, por pliverdigi kunvenojn:
Pli-Verdigu la Kunvenon !!
El la kunsido de AVE cxe la IJK venis tiuj proponoj. Ni volis nek tro
kritiki la organizintoj de la Assissi IJK, nek tro pligrandigi la
grandan taskon de la Kroataj organizantoj. Ni simple faris iom da
rimarkojn.
Vojagxi
sendu al la cxeestontoj mapon de la lokaj trajn- kaj auxtobus-
sistemoj
informu pri la rabatoj de la trajnoj;
organizu kunveturado de diversaj lokaj regionoj;
Ekz. Elektu kelkajn strategiajn punktojn [Milano, Koln, ...]
konsiliu homojn uzi prefere la trajnon ol la aviadilon;
laboru kun tauxgaj grupoj ekz. AVE, BEM [pri biciklokaravano], naciaj
asocioj.
Papero
uzu senplastajn kartojn kaj snurojn kiel nomsxildoj
se vi uzas plastajxojn, metu ujon por kolekti ilin je la fino, kaj
reutiligu ilin
uzu reutiligitan paperon, se ne eblas, almenaux paperon
senklorofaritan
Rubajxo
disdonu diversajn rubujojn por faciligi la reutiligadon
Mangxajxo
diskutu kun la gastejo pri la plia uzado de mangxajxoj el la loka
regiono [por malpligrandigi la transportefikojn]
ofte [ekz cxe Assissi] vegetarana mangxajxo estas malplikosta. Se jes,
donu rabatojn al la vegetaranoj.
Laborbrigadoj
se laborbrigado okazos antaux aux post la kunveno, eble gxi povos havi
verdan temon.
Laboru kaj diskutu kun helpemaj organizoj:
AVE la Asocio de Verdaj Esperantistoj
la Esperanta Asocio de Vegeteranoj
BEM [pri biciklokaravano]
Fakte, la tuta Kongreso IJK'97 havis iom verdan temon 'Homoj, cxu sub aux parto
de Naturo', do ni cxiuj diskutis pri verdaj aferoj kun tiuj homoj, kiuj
ne cxeestis la AVE kunsido.
(Raporto de Krayg)
![[Dokumentoj]](avehome.gif)