Irano volas neniigi Israelon

Pri Irano kaj Israelo (2005-10-27)

Multaj homoj kaj respondeculoj en la tuta mondo forte
ŝokiĝis kiam oni aŭdis ke la nov-elektita
prezidento, Ahmadinedshad, diris plurfoje en publika parolo ke
ankaŭ nun tiu politiko de la fondinto de la islama
ŝtato, Khomeni, validas: elgumigi kaj neniigi la
ŝtaton Israelon for de la mondomapo.
Mi komprenas, ke ne ĉiuj civitanoj en Irano pensas same.
Kaj mi ankaŭ komprenas, ke manifestacii kontraŭ tiu
oficila politiko povas esti viv-danĝera, simile kiel
ĝi estis en la hitlera Germanio (multaj opoziciantoj estis
punitaj al koncentrejoj (naziaj gulagoj), kaj ekz-e ĉ.
25.000 da soldatoj en la germana armeo, dizertintoj, estis
mortpunitaj - kaj pli ol 20.000 mortigitaj -  dum la dua
mondmilito).
Bedaŭrinde tiu temo forte ligiĝas al la aktuala
disputo pri la pliriĉigo de Uranio kaj konstruado de
nukleaj centraloj en Irano. Ĉar pere de kelkaj atombomboj
oni povas atingi tiun celon relative facile.