Invito al TAKE 2007

Mia nomo estas Boris-Antoine Legault, kaj mi invitas vin partopreni la 7an TutAmerikan Kongreson de Esperanto (TAKE7), kiu okazos en Montrealo (Kanado), de la 12a ĝis la 18a de Julio 2008. Mi kredas ke la kongreso estos aparte interesa al verduloj, ĉar la kongresa temo estos : "Ekosistemoj, Lingvoj, Kulturoj : Diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj". Ni invitas vin partopreni kaj ankaŭ kontribui al la programo. Nia retejo estas daŭre konstruata, sed vi tamen en ĝi povos trovi iujn informojn, aliĝilon, ktp :
TAKE7
Notu ke venontaj eldonoj de nia loka bulteno (La Riverego, Esperanto-Societo Kebekia) traktos la kongresan temon, kaj mi do invitas vin sendi artikolon (pri ekologia, lingva aŭ kultura diverseco), eĉ se vi ne povos partopreni la kongreson en julio 2008. La bultenoj estos sekve rethavebla senpage ĉe retejo de TAKE7 kaj de ESK. Mi plej kore salutas vin ĉiujn !
Boris-Antoine Legault, LKK de TAKE7