• AVE-Renkontiĝo okaze de la IJK en Sarajevo, 2006-08

    Dum la IJK okazis diskuto de EDE pri politiko, kie ankau AVE estis prezentita, kaj Kristjan Schmidt disdonis la AVE-Informilojn.

  • AVE-Renkontiĝo okaze de la 79-a SAT-Kongreso, 2006-08-20 en Beogrado

    Enkadre de la 79a SAT-Kongreso en Beogrado 2006-08-20 okazis kunsido de la ekologia frakcio, kiun organizis AVE. Krom konciza informo pri AVE ni diskutis pri: - Bestaj Rajtoj: rilate la eksperimentado je bestoj por eltrovi novajn medikamentojn au eĉ plibeligenzojn. Ne eblas simple malpermesi; sed la nombro da eksperimentoj povus esti reduktita, se oni aplikas en-provtubo-testojn, kunligas la rezultojn de diversaj firmaoj (en neŭtrala instanco), aplikas teoriajn metodojn uzante analogiojn. Por instrui studentojn en universitatoj eblas unue uzi simulado-programojn kaj plastikajn organojn (anstataŭ ranojn) kaj simple viziti buĉejon (dum ili ankoraŭ ekzistas) kaj uzi mortitajn korpojn (anatomio). - Rubo: ĉar survoje en eksa Jugoslavio (el trajno videbla) ofte troviĝis hazardaj rubejetoj kaj kelkfoje oni bruligas la rubaĵon (Tereza Kapista rakontis similan el Burundio) , la fumo de rubo kun plastikaĵoj enhavas toksajn substanocjn (dioksinoj, pezaj metaloj (Cd, Hg), ktp., kancerogenajn fulgojn). Edukado kaj pli bona organizado de reciklado aŭ finfine bruligo de restaĵoj en taŭgaj instalaĵoj necesas. - Pri rubaĵo-politiko de sukerofabrikado en Serbio ni aŭdis je la fino de la kunsido, kaj surbaze de la informoj verkis la jenan rezolucion: ------ Rezolucio el la ekologia frakcio de SAT, 2006-08-20 Eksciante, okaze de la kunsido de la ekologia frakcio dum la 79-a SAT-Kongreso en Beogrado, ke en Serbio ankoraŭ eblas al entreprenoj ŝpari monon sur la kostoj de la natura medio kaj de la civitanoj, ni decidis la jenan rezolucion: Priskribo de la afero: La italdevena sukerfabriko en Senta en norda Serbio planas foruzi grandan terenon, ĉ. 1.000 ha, kie nun estas bienoj kaj somerdomoj en harmonio kun la naturo, por filtri malpurajn akvojn el la sukeroproduktado, kiuj ĝis nun estas verŝitaj en la riveron Tisa (ankaŭ malbone) - kun la sekvo de pun-pago. Ni postulas kune kun la movado kontraŭ tiu plano, ke la firmao investu en instalaĵojn por purigi la akvon ene de la fabriko (laŭ la teknika nivelo) Ni argumentas, ke la plano ĝenas pro la jenaj kialoj: 1-e La fabriko aĉetos la terenon je prezo sub la aktuala valoro, laŭdire je 1/10 de la valoro. Kaj la nunaj multaj posedantoj estos devigataj vendi sian terpecon sen la ebleco akiri similan areon - kaj simile proksiman - per tiu mono. 2-e La pejzaĝo, kie nun estas tre fekunda grundo kun multaj frukt-arboj kaj variaj kulturoj, perdas sian belecon kaj diversajn utilojn (freŝa aero, libertempo en la naturo, bonkvalitaj fruktoj) kaj oni antaŭvidas ŝanĝojn en flaŭro kaj floro al malpli alta biodiverseco (tie troviĝas ankaŭ sovaĝaj bestoj). 3-e Por ni ne estas klara, ĉu la areo odoros laŭ tiaj malpuraj akvoj, sed tio ja eblas. Krome ni postulas de la ŝtataj, regionaj kaj lokaj administracioj ke ili postulu de la entrepreno pli modernan kaj daŭripovan manieron purigi la akvojn, kio nek ĝenas la homojn, nek la naturon. La alternativo, trovi malpli valoran grundon por la filtrado estus nur dua-ranga kaj ne-daŭripova solvo. subskribis: Manfred Westermayer (KN 97) kaj Magdolna Roevid (KN 71) kroma informo: Tiu itala entrepreno (nomo mankas ankoraŭ) eksportas parton de la sukero al EU-landoj kaj tie ricevas pli altan prezon por la sukero.
  • Returne al la Indekso de Avenon 31
  • Returne al la Indekso