Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
2006-05-11
La Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) estas Neregistara
Organizo.
AVE-membroj parolas Esperanton kaj estas Verduloj (parte verd-
partianoj) aux subtenas ekologian, socialan, pacan kaj viv-
rilatan temojn.
Ni celas informi niajn politike verdajn geamikojn pri la
avantagxoj de Esperanto.
Kaj ni informas niajn esperantistajn geamikojn pri la neceso de
verda politiko.
> Nia historio:
AVE estis fondita 1984 en Liege (Belgio) okaze de la unua
renkontigxo de la Euxropaj Verdaj Partioj.
El la fondintoj: Christopher Fettes (AVE-NOvajxoj > Aveno),
Jean-Claude Thumerelle (unua sekretario gxis 1991), Maire
Mullarney, W. Gunther, Ute Haas k.a..
1991 okaze de la unua euxropa kongreso de la Verdaj Partioj en
Zuriko - kun interpretado de la cxefaj prelegoj en Esperanton (dank' al
niaj geamikoj el Francio kaj Claude Gacon kaj Claude Piron). Tie la
sekretarion transprenis Manfred Westermayer.
Pli detala historio - alklaku !
> En 2006 pere de AVE ligigxas pli ol 400 membroj kaj
interesuloj sur la 5 kontinentoj.
Junularaj temoj de AVE estas
prizorgataj de Zoran Ciric, Nisx (Serbio) kaj Oksana Burkina, ...
La membro-kotizo estas libervola, ni proponas 5 EUR jare.
Kotizon kaj donacojn por AVE transpagu prefere al nia
UEA-konto: avex-z (ni volonte akceptas ankaux IRK-ojn kaj monbiletojn, prefere EUR).
Ni pagas al UEA, cxar AVE estas kunlaboranta fak-asocio de UEA; kaj pagas por la salonoj kaj
por dissendo de surpapera Aveno (unufoje jare).
AVE kunlaboras en la Ekologiisma Frakcio de SAT.
> AVE-Renkontigxoj kaj Politikaj Seminarioj:
Ni renkontigxas okaze de la internaciaj kongresoj de UEA (UK), de SAT, kaj de la
Verdaj Partioj. Ni organizis AVE-Seminarion post la UK-oj en
Montpellier kaj Berlin.
> AVE-anoj pensas tutmonde; kaj agas surloke.
Ni celas informi niajn geamikojn en politiko kaj en
Ne-Registaraj Organizajxoj pri la avantagxoj de Esperanto kaj ni
informas niajn esperantistajn geamikojn pri la neceso de Verda
Politiko.
> Cxar AVE vivas de la ligo inter la membroj, ni sxatas ricevi
de vi informojn, rilate al verda politiko en via lando por eble
publikigi ilin en Aveno, nia bulteno. Kaj ni tradukas gravajn
tekstojn el/de/por la Verdaj Partioj kaj ekologiistoj. Gxi
servas por reciproka informo; la plej aktuala versio trovigxas
sur nia TTT-ejo: ave
> Por membrigxi al AVE ne necesas esti membro de iu Verda
Partio, sed vi devus akcepti niajn "Celojn" kaj la
verd-politikan filozofion.
AVE gxis nun estas nura reto da homoj; ne estas oficiala asocio kun elektita estraro.
Ekzistas nur la
sekretariejo - la nuna sekretario estis elektita
en 1991 dum la Kongreso de la Euxropaj Verduloj en Zuriko de la cxeestantaj AVE-anoj.
AVE kunlaboras kun UEA kaj SAT, krome kun diversaj organizajxoj
kiel ekz-e la "Federacio de la Euxropaj Verdaj Partioj" kies
"Gvidlinioj"-n ni tradukis. Kaj ni tradukis la "Cxarton de la
Tutmondaj Verduloj", kiu estis decidita en Aprilo 2001 en
Canberra (AU) okaze de la Unua Tutmonda Kongreso de la Verdaj
Partioj (en: Global Greens).
> Bonvole informi AVE se vi aktivas (pli aux malpli) en iu ajn
NRO aux partio por nia statistiko. Se vi povas, estus bone
membrigxi en Verda Partio de via lando - se gxi ekzistas
(kelkfoje gxi havas alian nomon); aux kunfondi gxin, se tio
eblas. Tamen la cxefa celo de via membrigxo ne estu por
propagandi Esperanton.
Komuna aktiveco de AVE povus esti rilate al
: besto-protekto, ekz-e preventi torturojn je tenado kaj
transportado de la brutaro;
: helpi regajni la Aral-maron en Centra Azio;
ni subtenas projektojn de arboplantado por senpolvigi la aeron
kaj por bona kvalito de la trinkakvo; ni eldonis brosxureton.
: tradukado de gravaj tekstoj de la Verda Movado:
(ekz-e aktuale ni tradukis - havebla e-posxte aux papere):
- Politikaj Gvidlinioj de EFVP (16 pagxoj)
- Cxarto de la Tutmondaj Verduloj (12 p.)
- Ekologiaj-Impostoj (4 p.)
- Paco-Politiko (3 p.)
- Civila Krizo- kaj Konflikt-Solvado (2 p.)
- Gxenerala Konvencio pri la Komerco en la Servoj (2 p.)
- Europa Manifesto de la Verdaj partioj, 2004 (3 p)
> Niaj TTT-pagxoj:
ave
Pri la adreso de la TTT-ejo:
APC signifas: Alternativa kaj Progresema Komunikado,
COMLINK: estas la german brancxo de APC.
La celo de APC (ktp.): surbaze de la plej simplaj teknikaj
rimedoj intersxangxi informojn inter NRO-oj.
Tio signifas intersxangxi tekstojn en ASC-kodo (7-Bita).
Pro tio mi preferas tekstojn en simpla formato (*.TXT, *.ASC,
*.rtf).
> Nia agado:
Euxropa Lingvo Politiko - Rezolucio akceptita de la EFVP (1999).
La temoj de la plej gravaj AVE-renkontigxoj
2004-07/13 IJK en Kovrov, apud Vladimir (RU),
Temo: Socialaj Framokondicxoj, Konfliktreduktado / kunlabori en
NRO aux en partio ?
organiza respondeco: Oxana Burkina
2004-07-24/31* UK (Pekino),
Temo: Verda Politiko: Ekologio, Paco, Homaj kaj Bestaj Rajtoj
organiza respondeco: Manfred Westermayer
2004-08-15 kaj 20 SAT (Bratislava),
Temo (15a): ekologiisma frakcio: Tutmondigxo sub verdaj
framokondicxoj
Temo (20a): AVE: Tatjana montros filmon pri ekologia ekskurso
sur la Dnjestro Rivero.
Organiza respondeco: Tatjana Auderskaya
2004-08-25/29* EEU, Bilbao (ES)
Temo: Verdaj Partioj en la EU - rilatoj al Esperanto
organizis: Sandor Horvath
----
aktualaj fiksdatoj:
----
> Kiel sekretario mi invitas vin elkore,
partopreni en AVE por intersxangxi spertojn kaj opiniojn; kaj
por influi niajn ne-esperantistajn geamikojn kaj
kolegojn en ekologio-socialaj partioj aux NRO-oj.
> Adreso:
Bonvolu sendi viajn komentojn kaj kontribuojn rekte al AVE (por Aveno)
aux al nia plej nova diskut-servilo:
Nia nova diskutlisto (pro politikaj kaŭzoj ne plu ĉe Yahoo):
Por aliĝi bonvolu viziti:
lists.riseup.net/www/info/verduloj
Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesaĝon (en
la angla), ke vi devus resendi konfirmilon
(por konfirmi, ke vi intence aliĝis).
Etiketo kaj Reguloj por la Diskutlisto
aux al la sekretario de la:
Asocio de Verduloj Esperantistaj
c/o Manfred Westermayer (AVE)
Kandelstr. 62
D-79194 Gundelfingen
M.Westermayer@comlink.org
Personeco de la AVE-sekretario:
Mi mem naskigxis 1947, estas kemiisto (laboris cxe farmacia
entrepreno je kampo de spektroskopio), vivas kun edzino apud Freiburg/Breisgau
(en la sudokcidenta angulo de Germanio). Ni havas 3 gefilojn.
Nia familio aktivas en la germana partio "Buendnis 90
/ Die Gruenen", la germana Verda Partio.
Mi partoprenis dum 10 jaroj en la loka konsilio de Gundelfingen (11.000
enlogxantoj).