|
|
20 Jaroj: Asocio de Verduloj EsperantistajGratulon & Dankegon al ĉiuj kunlaborintoj Karaj verdaj gesamideanoj, ni devus fari grandan komunan feston okaze de nia 20a "naskiĝtago". Tiel ne eblas; pro tio ni festos plurfoje. ĉiukaze grandan dankon: unue al la fondintoj de AVE; due al tiuj kiuj verkis artikolojn, partoprenis la diversajn renkontiĝojn kaj provis konvinki la diverslandajn verdajn partiojn kaj movadojn; kaj trie al vi ĉiuj - sen membroj asocio ne eblas; kaj kvare ni ne forgesas tiujn samideanojn kiuj subtenis nin diversflanke: kuna agado ĉe terminologiaj demandoj, ĉeesta helpo je informotabloj okaze de kongresoj de la Verdaj Partioj, kuna diskutado de niaj rezolucioj kaj eĉ al nia konkurenca ERA, kiu kelkfoje estis pli sukcesa kaj tiel subtenis nian ideon ĉe la Verdaj Partioj. Dank' al nia daŭra kunlaboro Esperanto ekzistas ene de la Verdaj Partioj en la tuta mondo, kaj eĉ en landoj kie Verda Partio ankoraŭ ne ekzistas. Do - tute koncize: elkoran dankon al ĉiuj - kaj ek al plia agado ! La fiksdatoj de AVE:2004-02-20/22 Romo (IT), Sinopoli Hall
Aliaj Fiksdatoj:2004-02-02 Internacia Tago de la Marĉoj.2004-06-01 Bonn (DE) Konferenco pri Renoveblaj Energioj en Bonn. 2004-08-09/23 Slot Loevestejn (NL), "ecotopia". Statistiko:AVE havas pli ol 500 membrojn, interesulojn kaj abonantojn de nia bulteno (pli detale en Aveno #26 kaj poste en #29).Kiel sekretario, mi - Manfred Westermayer - bonvenigas novajn interesulojn kaj AVE- membrojn. Nia statuso rilate la Verdaj Partioj pliboniĝis ĉar pliaj partianoj el Francio, Germanio kaj Makedonio aliĝis al AVE. Filozofio de AVE:Renato Corsetti skribis en letero: " Manfred, mi samopinias, kun multo, kion vi diras. Sed estas vero ke ĉinujo komencas sekvi la usonan vojon: 'Mi konsumas, sekve mi estas'. ĉu celo de AVE kaj de la listo Verdverd kaj ĝenerale de ekologiistoj ne devus esti batali kontraŭ la fonto de la disvastigo de tiu nova sinteno? "Do, " Kio estas la "fonto de la disvastigo.." ? La plej gravaj fontoj: 1-e
Ni vidis la ekzemplon de Shell, post la agado de VerdPaco k.a. ili komencis zorgi pri "verda" folio, sed ne ŝanĝiĝis entute, kion ni povas vidi (aŭ ne vidi) kio okazas en Nigerio. La ekologiistoj klopodas vidigi kaj defendi la propran rajton de la naturo. Naturo ne estas donita al ni de Dio por forkonsumi, sed ni homoj estas parto de la naturo - sendepende ĉu ni kredas, ke Dio(j) kreis la naturo, ĉu la vivoprincipo de la naturo mem kvazaŭ estas Dio. AVE ne batalas kontraŭ tiuj fontoj de disvastigo, sed batalas por taŭgaj leĝoj sur fono de vivorajto de ĉiu vivantaĵo - akceptante la eternan "leĝon", ke iu manĝas la alian laŭ bezono kaj ebleco. Vi certe scias, ke animistoj (en Japanio, k.a.) kaj aliaj indiĝenoj senkulpigas antaŭ la manĝo, ke ili manĝas ion vivantan. Di-kredantoj preĝas kaj dankas al la Dio ke ĝi "donas" la manĝaĵon. Je la fondiĝo, 1984, AVE akceptis kiel sia Verda Filozofio la frazon (verkita de D-ro Wolfgang Guenter):
|
| AVENO-Indekso |
![]() Al la enirpordo |