AVENO 14 - Aprilo 1996
Amikajn salutojn,

mi deziras al vi Cxion Bonan por la resto de la jaro 1996. Cxar mi volas
inviti vin al niaj sekvaj renkontigxoj mi sendas nun nur malmultajn
informojn (pri detaloj vidu pli sube):

>> Vieno (21-23a de junio): AVE-informstando kaj renkontigxo, je EFGP-
konferenco.

>> Prago: (inter 20-27a de julio): AVE renkontigxo, 2 hora, okaze de 81a
UK de UEA.

Intertempe AVE havas pli ol 140 membroj, inter tiuj 20 kun ret-adreso,
cx. 20 estas membro de sialanda verda partio.

Mi/AVE nun havas adreson en la APC-reto (alternativa kaj progresema
komunikado).

Malgraux mia forta deziro ne eblos viziti la SAT-kongreson '95 en St.Pe-
terburgo.

Nukleaj Testoj:
Ni esperas, ke kun la fino de la francaj nukleaj provoj venos la tutgloba
fino de tiaj nukleaj eksperimentoj. Jam Grandbritio, Francio kaj Usono
rezignas pri nukleaj-provoj en la pacifiko.

Cxernobil:
La 26a de aprilo ja estas dek-jarigxo de la nekontrolebla nuklea cxen-
reakcio en Cxernobil; ankoraux nun - ecx en nia regiono (je la rivero
Reno - 2000 km for de Cxernobil) fungoj enhavas plialtigitan radioaktive-
con. Kaj pli dangxere estas, ke la rompita reaktoro denove povus elimini
radioaktivan materion en la biosferon.
Estos multaj memor-okazajxoj:

Kiev: La Verda Orient-Okcidenta Dialogo okazos je 20-22a de aprilo en
Kiev, Ukranio, proksime de Cxernobil. La temaro rilatos pri riskoj de
nukleaj centraloj kaj pri alternativoj.
-> Green East-West Dialoge (H. Spenkelink/A. de Boer), FAX(Bruselo): +31
20 625 18 49

En Gomel (proksime de Cxernobil) estas planata konferenco kun akcepto de
kontribuoj en Esperanto: Aleksandr Koval, p.o.box 99, Belarus-246050
GOMEL; ret-adreso: user@biar.gomel.by

Inter Freiburg (D) kaj Kolmar (F), sur la Reno-ponto inter Germanio kaj
Francio, proksime de la nuklea centralo de Fessenhejm, estos memor-
manifestacio je la 28a de aprilo. 
En la elektronika reto trovigxas multaj aliaj fiksdatoj: ...
---
Baloto- kaj aliaj rezultoj de la Verduloj:
øGxemeligxo: propono de Nic Best, de la angla Verda Partio, estus bone
ke unue la Verduloj uzu la ekzistantajn partnerecojn inter siaj urboj por
batali kune, ekz-e kontraux troigo je auxtosxoseo-konstruado. Gravas
ankaux, ke studentoj agos en tia gxemeligxo.
øEuxro-Mediteranea Konferenco por dauxrigeble evoluo en tiu cxi regiono;
partoprenis Verduloj kaj specialistoj el la EU-landoj kaj el aliaj
mediteraneaj landoj. Temoj estis medio, akvo kaj laborgrupo pri "Migrado
kaj Kultura Intersxangxo".
øEuxropa Civila Pac-Korpuso: (ideo de Alexander Langer +) Partoprenis
"Auxstria Stud-Centro por Paco kaj Konflikt-Solvado" kaj Tampere Paco-
Esplora Instituto. Kontakto por informi pri venontaj seminarioj al Ernst
Guelcher, Verda Grupo en la Euxropa Parlamento, REM 209, rue Belliard 97,
B-1047 Bruselo; aux e-posxte: flemunpeace@gn.apc.org .
øEko-Impostoj: Je AVE-renkontigxoj (kaj en VERDire) mi sxatus prezenti
la diversajn modelojn por ekologi-rilatajn impostojn en diversaj landoj,
kiuj rilatas al foruzo de resursoj (oleo, karbo, tergaso, metaloj), uzo
de akvo-forto. Krome interesas subteno de alternativaj rimedoj (sun-
energio, bio-gaso, resursaj plantoj). Viaj kontribuoj estos bonvenaj.
* Albanio: Verda Partio partoprenos la balotojn.
* Auxstrio: Verda Partio gajnis 4.8% (antauxe 7.3%), tamen suficxas por
9 sidoj.
* Bulgario: sur komunala nivelo estis elektitaj 35 verduloj kaj 5 urbe-
stroj.
* Ciprio: ekigxis Verda Partio - elektoj estos en majo.
* Germanio: Landaj balotoj (Ligo 90 / La Verduloj): Nordrejn-Vestfalio
(nord-okcidente): 10 % rugx-verda koalicio; Sxlesvig-Holstejn (norde):
7.5% - igxos rugx-verda koalicio; Rejnland-Pfalco (okcidente): 6.8%; kaj
Baden-Virtembergo (sudokcidente): 11.6%.
* Georgio: ili kune elektigxis sur listo de Civitana Unio, kiu gajnis la
elektojn kaj subtenas la registaron de E. Sxevardnadze ( 5 segxoj kaj
ministrino pri medio).
* Hispanio: Verduloj (Los Verdes Europeos) malgajnis de 0.7 al 0.24%;
Izquierda Unida ricevis 10.5%. (Cxu hispana membro de AVE povus klarigi
la diferencon ?).
* Norvegio: Claude Rouget, redaktoro de VERDire elektigxis por la Ver-
duloj en la urban registaron de Tromsoe; despli grava, cxar li estas
franco. Krom li 7 aliaj gajnis sidojn kaj unu sidon en regiona parlamen-
to. Verduloj nun agas je ekonomia kampo kaj por Agenda 21 (de Rio '92).
Ekigxis nun pluraj lokaj grupoj.
* Pollando: pluraj homoj kaj asocioj laboras (pli aux malpli) kune - ekz-
e ili eldonas Green Brigades (en la pola kaj angla) kie kolektigxas
artikoloj el la tutlanda movado.
* Rusio: Green Party volis partopreni la elektojn (1995) kun la Sendepen-
daj Komercisto-kolektivoj, sed ne ricevis la necesajn subskribojn
(200.000). Ekologia partio "Kedr" (=cedro) gajnis 1% (1991 estis 0.7%);
membroj de Kedr estas (i.a.) establitaj homoj, oficistoj kaj komercistoj.
* Svedio: Ili ricevis 17.2% en lastjaraj svedaj balotoj al la EP, tial
nun estas 4 svedaj Euxro-Parlamentanoj (vidu la adresaron de EFGP), kiun
mi kunsendis.
* Taiwan: nova Verda Partio nun eklaboras por la nunaj balotoj; ili petis
helpon de EFGP por ke Cxinio respektu la memdecid-rajton de la popolo de
Taiwan.
* Usono: Ralph Nader, konata pro protekto de rajto de uzantoj, estas
kandidato de la Verduloj por prezidento de Usono.
-----

_Euxropa Federacio de Verdaj Partioj_ (EFVP; angle: EFGP)
(vidu la aligxilon - supre):
La 1a kongreso (antauxaj kongresoj ne nombras, cxar sxangxis la formo)
okazos 21-23a de junio en Vieno(Austrio). Mi kunmetas mendilon en la
angla (la prezoj rilatas al auxstraj sxilingoj). Bonvolu sendi vian
mendon antaux la 1a de majo al "Die Gruenen, Peter Altendorfer, Linden-
gasse 40 / 2, A-1070 Wien (vidu supre !)

Mi mendis eblecon por renkontigxi enkadre de AVE kaj por havi inform-
standon pri Esperanto kaj AVE. Do, mi gxojus renkontigxi kun pluraj de
vi. La lingvo de la konferenco estos la angla. Interpretado estos (ple-
jofte) en la anglan, germanan, francan kaj rusan lingvon.

La horario (mallonge):
Vendredo 21a de junio:
14.00 Merkato de Verdaj Eblecoj - do, informstandoj ktp. -
AVE-informotablo.
16.00-18.00 Registrado; 18.30 Malfermo;
19.00 Verdaj vizioj por Euxropo, gvidota de Yvonne Ruwaida, MP (S):
Claudia Roth, MEP (D); Johannes Voggenhuber, MEP (A); Pekko Haavisto,
verdulo, ministro pri medio (SF); Josxka Fisxer, MP (D); Nino Hxkobadze
(verdulino, ministro pri medio (Georgio).
20.30 Bufedo; 22.00 Filmo "Lillies in the Bank"
Sabato 22a de junio:
9.30-10.30 Plena kunsido pri Verdaj Vizioj: Ralph Nader (kandidato de
Verduloj por Usona presidento)
10.30-13.00 Forumoj pri specialaj temoj. Tagmangxo.
15.00-18.30 Prezentado de malneto de Verdaj Vizioj por la 21a Jarcento.
Laborgrupoj pri:
Ekologia evoluo. Komuna sekureco. Nova Civitaneco. Nordo-Sudo rilatoj.
Cxiu grupo ellaboros prioritatojn por EFVP kun atingendaj celoj gxis 1999
(2a-kongreso).
19.00 Plena kunsido. Reportado de la laborgrupoj.
20.00 Vespermangxo. Muziko kaj dancado.
Dimancxo 23a de junio:
9.30 Ratifiko de la IGC-dokumento de EFVP (IGC = Inter-Registara Kon-
ferenco), koncize:
" Por la Maastricht-Reviziokonferenco 1996 la Verduloj en Euxropo propo-
nis siajn konceptojn rilate al demokratio kaj kondicxoj por estontaj
membroj de EU kaj kunlaboro por paca, ekonomia, sociala kaj ekologia
evoluo. Same virinaj kvotoj je oficaj postenoj en EU.
Grava celo devus esti la ekologie dauxrigebla evoluo (angle: "sustainabi-
lity"). Komuna euxropa valuto enkondukendas, tamen sen urgxo. Homaj
rajtoj kaj euxropa civitaneco, inkluzive de duobla civitaneco por cxiuj
legalaj enlogxantoj necesas. Nemilitista politiko estos evoluenda por ke
anstatauxi la NATO kaj WEU fortojn; kun la celo de paco-orientita rolo.
"
Mi petas helpanton por traduki la nunan tekston, poste certe necesos
aktualigo.
10.00 Prezentado de la dokumento Verdaj Vizioj (Viena Deklaro) - eble
ankaux tradukinda en E-on.
12.00 Ronda tablo de prezidantoj aux "parolantoj" de Verdaj Partioj:
Juergen Trittin (D), Madeleine Petrovicx (A), Dominique Voynet (F), Heidi
Hautala (SF), Zurab Zhvania (Georgio), Ripa de Meana (I), Gyorgy Droppa
(HU).
13.30 Ferma Parolado.
_fino Vieno)_

Arbaroj:
Post la ekvatoraj pluv-arbaroj kiuj jam estis tre reduktitaj nun sekvas
la arbaroj de frosta klimato-zono (borealaj arbaroj) en Kanado, Alaskao,
Nordeuxropo kaj Siberio. La ekspluatantaj firmaoj sxajne sentas sin
senkulpaj - cxar ja la registaroj permesas. Ambaux kune detruos la
diversecon de plantoj kaj bestoj en tiuj vastegaj regionoj. Same kiel en
la ekvatoraj arbaroj la regajno de la natura stato dauxros pli longe ol
en la moderaj zonoj - se oni finfine lasos la regionojn al si mem. Tio
ne estas cxio, ankaux en Tibeto la okupanta cxina registaro lasas forhaki
tutajn arbarojn; nur nun ilikomencis planti forstojn - certe malpli
ekologia ol la antauxa situacio.

Balenoj:
En Jutlandio (dana duoninsulo) mortis granda baleno; oni analizis gxin
kaj trovis ege altan procentajxon de pezaj metaloj kiel Hidrargo kaj
Kadmio en gxi. Perversa efiko - oni devas trakti gxin same kiel speciala
rubo !

Ozon-tavolo:
Nun ankaux super Norda Euxropo montrigxis pli granda redukto de la ozon-
tavolo, ol oni antauxkalkulis. Same kiel en Auxstralio homoj riskas
kanceron de la hauxto, se ni estas tro longe sub influo de la suno. Kaj
ankoraux konstante vaporigxas la kauxzantoj de tiu ozon-detruo el multaj
fridujoj kaj aliaj instalajxoj. Necesas surtera kolekto kaj kemia sxangxo
de tiuj FCKW (Fluor-klor-hidrokarbonidoj) al nedangxeraj kombinajxoj.

Euxropa Unio:
- Maastricht II (financa harmonizo kaj Euro-mono), mi auxdis, ke Francio
reduktis la interezon por normala sxpar-mono je de 4.5 al 3.5 (aux
simile). Kaj aliaj landoj kiel Germanio premas al sociala reto, por ke
superi la financan "truon" de la sxtato (bv. vidi je "Vieno").
- BSE-epidemio: Cerbo malsanigxo de bovoj (kaj aliaj bestoj) kauxzata de
malgranda proteino (priono) kiu detruas la cerban strukturon. - pro timo,
ke tiu BSE-substanco, povus endangxerigi la bestokulturon kaj ankaux la
homojn de tuta Euxropo, oni decidis bucxi kaj forbruligi je alta tempera-
turo milionojn da bovoj. Plejmulto de ili tutversxajne estas sanaj.
Kauxzis tiun problemon la malnatura nutrado de bovoj per viando-farino
el bovoj aux ne uzeblaj partoj de bovoj Oni devigis la bovojn al kaniba-
lismo ! 
Estus pli inda pripensi la tutan sistemon de nutrado en nia "civilizita"
Euxropo - vi certe scias, ke ekzistas aliaj kulturoj rilate al uzado de
bucxitaj bestoj, ekz-e cxe nordmaraj popoloj. Unue oni pardonpetas al la
animo de la besto, kaj due oni uzas cxiujn partojn de la korpo. 
Eble iu de vi scias pli pri la laux-natura konduto.


Aral agado:
Bedauxrinde mi ne ricevis novan informon de Murodkul Rozikov - almenaux
esperas, ke li bonorde alvenis hejmen. De prof-ino Bahro mi ricevis
oficialan informilon pri la nuna situacio; je registara nivelo oni devas
pritrakti la  malpligrandigo de elpreno de akvo el la riveroj Syr-Darja
kaj Amu-Darja, cxar cxiuj kvin sxtatoj de Centra Azio estas koncernataj. 
Fine de majo estos konferenco en Tasxkent de NRO'oj (NeRegistaraj Organi-
zoj). Mi demandis, cxu unu el niaj amikoj de Samarkand povos partopreni. 

Brest (Belarusio) - Balta hidro-regiono:
Mi estas en kontakto kun Medio kaj Mi, loka neregistara grupo, plejparte
de fakuloj el fakaltlernejo. La plej urgxaj celoj estas plibonigo de la
instalajxo por trakti komunumajn malpurigitajn akvojn (abakvo ?) kaj de
la rilataj kanal-duktoj; necesas aliro al financaj rimedoj de la Euxropa
Banko por Rekonstruo. Krome temas gxenerale pri media pedagogio.

Forumo Etnoj kaj Naturo:
Okazis 1995 en Poprad, surpiede de Altaj Tatroj. Cxefe pri etnoj de meza
Euxropo. Momente mankas tempo kaj spaco por pliaj detaloj. Se vi inter-
esigxas, bonvolu mendi la bultenon kun tema informo aux la libro pri
prelegoj rekte de Lev Medvedev: Akademio de Nova Pensado, Pjatnickaja 7,
RUS-113035 Moskvo; aux e-posxte: soceco@glas.apc.org .

Tibeto kaj aliaj landoj cxirkaux Cxinio:
Dauxras subpremo de movadoj por sendependeco de tibetaj kaj uiguraj
popoloj. Krome multaj cxinoj estas allogataj de la cxina registaro al
tiuj terenoj, kiuj cxinio traktas kiel provincoj.
En APC-reto mi legis i.a. pri terura suferado de nomadoj pro negxa
ventego kaj ke plejmulto de iliaj bestoj mortis - mi ne scias, cxu la
premo de cxina setlado respondecas, ke la nomadoj suferis en tiu kata-
strofo aux cxu temas pri "normala" troigo de la klimato ?

Grundminoj:
Post la kongreso en Tampereo mi ricevis plenan liston de subskriboj por
halti la produktadon de grundminoj (sur- aux subteraj eksplodiloj). Kaj
sendis al la UNHCR respondeculo pri grundminoj en Genevo. Kiel vi eble
legis, gxis nun la respondecaj registaroj ne akceptis halton.
Pozitiva informo: Auxstalio demetas grundminojn el siaj arsenaloj kaj
ili petos de UN malpermesi ilin tutglobe.
De tempo al tempo ecx euxropaj pac-tenantoj (angle: peace-keeper) estas
vundataj de grundminoj en eksa jugoslavio. Cxu ne estus inda preni
cxiujn fortojn por ke sendangxerigi la metitajn minojn en la tuta mondo
? Por ke rezoni laux-sisteme: se iu acxetas minojn li (sxi ?) almenaux
devus tuj pagi en internacian kason la miloblan prezon por la post-milita
sendangxerigo kaj por la rehabilitado de la suferintoj ! Mi petas pardo-
non, se mi aspektas cinika - kaj petas pri viaj opinioj.



Nova ret-adreso de AVE:
3Landbox estas sub-reto de APC kaj loke atingebla de mi. APC-reto ne
celas al transportado de multkoloraj bildoj kaj TTT-surfado, por ke la
uzantoj ne devas uzi cxiam plej novan teknikon, suficxas simpla komputoro
kaj modemo; ne necesas Windows. APC uzas "biciklan vojon por datenoj"
kontraue al la "Data Highway" (do, auxtostrato por datenoj). La aliro kaj
uzado kostas 20 gmk-ojn monate - por privata adreso (por grupo 30). La
ordiganto de la reto tamen scias, ke mi uzas la adreson ankaux por AVE-
komunikado kaj skribos en Esperanto. Tiamaniere mi/ni povas cxerpi el la
rivero de informoj en la sfero de ekologio, socio, homaj rajtoj kaj
politiko kaj meti niajn informojn en cxi tiun fluon. APC same kiel aliaj
retoj havas "bretan" strukturon, tema ordigo kaj eblas elekti kaj male-
lekti bretojn. Suficxas mallonga alvoko (2-4 minutoj suficxas) je kiu
programo Xpoint intersxangxas informojn al kaj el la reto. Kompreneble
post tiu intersxango necesas enrigardi al alvenintaj informoj kaj eble
tuj respondi al iu demando aux peto. Mi povas adresi la respondon al la
"breto" aux al individua adreso. 

Asocio de Verduloj Esperantistaj, UEA-konto (por donacoj): avex-z; 
Sekretario: Manfred Westermayer, Kandelstr. 62, DE-79194 GUNDELFINGEN; 
e-posxto: M.Westermayer@3Landbox.bawue.cl.sub.de (APC-subreto)